Plej laste ŝanĝita: 011030
Reiru al la Esperantisma Ludejo.
Fundamenta Krestomatio!
Vi jes klakis la kalvaĵon de la majestro!
Fi-fi-Fi-FIJJJJJ-persono estas ja do vi!
(Kaj aĉa ankaŭ!)
Fia aĉa kontraŭmovadulo!
Sentaŭgulo! Miskredanto! Malverdulo! Akuzativforgesemulo!
Vizitanto el Infero!
Hundido! Porkido! Idisto! Eĉ Volapukisto!
Azenido! Subfosemulo! Malbolonjisto!
Eksterbjalistokisto!
Kunloĝulo de serpentoj! Kunkuŝulo de vermaĉoj!
Piedbatemulo de Hundoj! Murdisto de monaĥinoj! Manĝinto de infanoj!
Ho aĉulo al kiu sanktas eĉ ne la kalvaĵo de la majstro:
Ĉu ne vi ankaŭ portas sangonsoifantan glavon? Ĉu ne vi ankaŭ konstruadas murojn de miljaroj?
Honte hontegu! «Kun rimorsa pento» pentu!
Klaku ĉi tie nur postkiam vi pentos, aĉulo!