|
Iru al
retsiteja ĉefpaĝo,
Esperantisma Ludejo, alia ĉapeliga paĝo |
|
Entajpu vorton aŭ frazon en formato X (Cx, sx, ux, ktp.). Kiam vi klakos la montrilon ekster la skatoleton aŭ premos la butonon "tab", la teksto ŝanĝiĝos al normala Esperanta ortografio kun ĉapeletoj.
"Ux" farigas Ŭ. Se vi deziras, ke X restu post U, enpuŝu krisgnon: "La Chau!x de Fonds."
Post la apero de la ĉapeligita versio, vi povos "eltranĉi" ĝin kaj "englui" ĝin en "Microsoft Word" (ekde versio 97).
Laŭ mia scio, tiu ĉi paĝo bone funkcias en "Netscape Navigator" ekde versio 6.2 k en "Internet Explorer" ekde versio 5, almenaŭ por komputiloj "PC".
Provu: Kopiu k engluu la sekvan frazon. Poste klaku ekster la skatoleto.
Estante arhxeologoj, sxi kaj sxia edzo translokigxis de La Chau!x de Fonds al Budapesxto, kie trovigxas la cxefa centro de studoj pri euxropa sxamanismo en la sxtonepoko.
Tiu ĉi paĝo funkcias per "JavaScript" kun avantaĝo, ke vi povos ĝin sukcese kopii al via propra komputilo por sendependa uzo. Por iomete pli ampleksa paĝo, tamen ne-kopiebla, klaku ĉi tie.