Renovigita: 021227
Reiru al mia ludejo.
Montru unikodan version

Test-fabrikilo "Repensigu Min"
por Instruistoj

Formataj Reguloj, Specimenaj Dataoj, Limoj

Celo: Tiu cxi pagxo permesas al vi sendi tekston dosieron al mia programo Perl, kiu gxin sxangxos al sinkorektiva multelekta testeto simila al la specimenoj en formatoj X, H, k Unikodo. En tia testeto, la studento respondas al la demandoj kaj klakas butonon "Kalkulu"; tuj aperas la numeron de korektaj respondoj, sed ne indiko pri kiuj respondoj pravas aux malpravas.

La pedagogia logiko malantaux tio estas ke la studento lernas per reiro kaj repensado pri siaj respondoj, pri sia certeco, k pri la diversaj aliaj eblecoj. Tiucele mankas en la programo rimedo por raporti la "aventuroj" de la studento al la instruisto.

Por eviti pure mekanikajn divenojn sen pripenso pri la enhavo de la testeto, la programo rifuzas kalkuli poentojn se la studento respondis al malpli ol duono de la testeto.

Kiam vi kreas la testeton, vi rajtas elekti intere "hela" kaj "malhela" fono. La malhela fono malfaciligas presadon per plej multaj printiloj por malfaciligi nepedagogian strategion per kiu studento post sukcesa fino de testeto strebas elpresi gxin por parkeri la enhavon anstataux reekzameni gxis cxio estas facila. La pli felicxiga, hela fono estas por uzo kiam tio ne probablas.

Instrukcioj: Preparu viajn demandojn en la gxusta formato kaj tajpu aux "gluu" ilin en la suban skatolon. Tiam klaku la butonon "Sendu" kaj (se Dio volontas) tuj revenos via testeto en formo de pagxo HTML tauxga por la TTT. Simple gardu la pagxon kun tauxga titolo kaj sufikso .htm aux .html. (Mia programo ne gardas kopion, do se vi ne mem sekurigos vian testeton gxi simple malaperos.)

Sub la skatoleto vi trovos specimenajn dataojn en gxusta formato. Provu: simple "kopiu" la demandojn kaj "gluu" ilin en la skatoleton. Klaku la butonon kaj vidu la rezulton. Prove, ecx metu la rezultan testeton sur vian pagxon de la TTT por eksperimento. Se cxio gxuste funkcias, libere uzu cxi tiun pagxon por fari novajn testetojn lauxbezone.

(Vi povas elekti inter formatoj "X", "H", kaj "Unikodo" por la fina testeto, sed nepre entajpu la demandojn kaj respondojn nur en formato X! Por konservi "veran" X-on en formatoj "H" kaj "Unikodo", metu antaux gxi krisignon: La Chau!x de Fonds.)

Nepre tralegu vian finredaktitan testeton kaj nepre provu cxiujn gxiajn demandojn. (Oni facile mistajpas!) Kredeble vi deziros modifi kelkajn aspektojn. Ekzemple, vi eble deziros aldoni bildojn, aux sxangxi la enkondukajn instrukciojn. Lauxvole faru!

Skatoleto por Dataoj

Nomo de Testeto:

Instruistaj Instrukcioj (Tio aperos post la vorto "Tasko".)

Demandoj k Respondoj:

Formato: X, H, Unikodo             Fono: Malhela, Hela

   


Specimenaj Datoj

La sekva (blua) teksto estas en gxusta formato. (Memoru ke la alineoj estas sensignifoj.)

radio|La cxefurbo de Francio estas |Novjorko|Londono|%Parizo|Tokio !!! La Chau!x de Fonds %%
rs!!!Tokio trovigxas en !!! %Japanio!!!Usono !!! Koreio !!! Kalifornio|Rusio
%%
droplist|La cxiel amata "Centra Oficejo" trovigxas en |Londono|Moskvo|Istanbulo|%Roterdamo |Amsterdamo |Juna Damo|Olda Damo|Damna Damo
%%
checkbox|Kiuj el la sekvaj estas sanktuloj?|Napoleono|%Sankta Auxgustin|%Sankta Ursula|Hitlero|Topiro I, la Timiga
%%
cs|Kiuj el la sekvaj NE estis esperantistoj? |J. Baghy | H. Dresen |%J. Stalin |%Napoleono


Reguloj pri Formato:

La dosiero teksta devas kongrui kun la sekvaj reguletoj:
  1. Cxiu demando finigxu per %%. (Tio estas ellasebla por la plej lasta.)
  2. Cxiu demando konencigxu per nomo de "speco" plus la "tubo" (|) por montri la formon kiun gxi havu en la pagxo HTML. (Se cxe via klavaro mankas tubo, uzu anstatauxe tri krisignojn: !!!)
  3. Enlaseblaj "specoj" estas:
  4. Post la nomo de la speco plus gxia tubo (aux tri krisignoj) venas la demando mem, plus alia tubo, kaj poste la diversaj respondoj, kun tuboj inter si. Fine la %%. Blankaj spacoj apud la disigiloj %% kaj tuboj estas sen signifo por la programo, do vi rajtas aux uzi aux forlasi lauxvole.
  5. La gxusta (korekta) respondo devas havi la simbolon % tuj antaux la unua litero. (Laux mia sperto forgesi pri tio estas mia plej ofta formata eraro.)

    Exemploj de Speco-Kodoj k Resultoj
    Speco "Droplist" (dr):droplist | Ludoviko amas | Lolaon | %Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas

    Speco "Radio" (ra):radio | Ludoviko amas | Lolaon | %Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas
    Lolaon
    Luluon
    Lilion
    Sen Respondo 

    Speco "Radio Samvica" (rs):rs | Ludoviko amas | Lolaon | %Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas Lolaon   Luluon  Lilion  Sen Respondo 

    Speco "Checkbox" (ch):  checkbox | Ludoviko amas | Lolaon |%Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas
    Lolaon  
    Luluon 
    Lilion

    Speco "Checkbox Samvica" (cs):  cs | Ludoviko amas | Lolaon | %Luluon | Lilion %%
    Ludoviko amas Lolaon  Luluon  Lilion
  6. Malplenaj alineoj tute malgravas, krom en tio ke la unua alineo ne rajtas esti malplena.
  7. La originalaj demandoj k respondoj devas esti en formato X, sendepende de la formato de la finita pagxo de HTML.
  8. Kaj apostrofoj (') kaj duoblaj citiloj (") estas tute uzeblaj. Ankaux aliaj simboloj specialiaj sekvas ordinarajn regulojn de HTML. Simile oni povas enmeti instrukciojn de HTML mem, ekz.: <i> aux <b>.
  9. La demando "Sen respondo" trovigxas kiel la komenca respondo laux necese. La programo aldonas tion kaj vi ne prizorgu.
  10. La programo raportos al vi "malgxusta formato" por demando kie gxi ne povas kompreni la instrukciojn pri formato. Plej ofte tio cxi okazas se oni forgesas aldoni la nomo de la speco ("radio" k.s.) cxe la komenco. Se mankos indikilo de korekta respondo, aperos simila raporto pri eraro. (Provu! Kostos neniom!)
  11. Se mankos "instrukcioj" la programo entajpos "Elektu el la donitaj ebloj."


Limoj

  1. Cxar la formato cele ne indikas la naturon de la eraroj --nur la numeron-- mi rekomendas nur mallongajn testetojn. Se la demandoj estas facilaj, la testeto povas esti pli longa, eble 10 gxis 12 demandoj. Se la demandoj estas malfacilaj, la testeto estu pli mallonga por ne malkuragxigu la studentojn. Por bona ekzerco, la samaj demandoj povas esti organizitaj komence en tri testetojn, kaj poste en nur du aux ecx unu!

  2. La sinkorekta aspekto de la testeto dependas de la programeto JavaScript kiu kasxas en la pagxo de HTML. Se vi kunmetos multajn testetojn sur la sama pagxo, ili komence devas havi malsamajn nomojn, cxar la internaj kodoj devenas de la nomo kiun vi donas al la testeto.

  3. Se la unua alineo estas malplena, vi ricevos indikilon pri malgxusta formato por la unua demando.

  4. Se mankos la %% je la fino de cxiu demando, la rezulto estos malgxustega.

  5. La dato kiam kreigxis la testeto estas laux la tempo en Kalifornio, kie logxas la patrina komputilo. Se tio gxenas, vi kompreneble povos redakti gxin.

  6. Mi min anticipe senkulpigas se tiu cxi programo komplikigos vian vivon en neantauxvidita maniero. Mi celis nur esti helpema!


Reiru al la komenco.