En 1996 aperis mia libro, Rakontoj prapatraj pri nia lando antau multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)Pri gxi skribis recenzisto en Fonto: "Estas vere placxa libro, kiu efikas kiel originala fabellibro tipe esperantisma. Nepre devos baldaux aperi dua kaj tria eldonoj, cxar tian verkon ne eblas ne aprezi." Sed nun, cxi tie, speciale por gxuste vi, kara retpagx-vizitanto, trovigxas:
ntaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis
drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, logxis en
vilagxeto de nia Esperantujo muelisto, kiu nomigxis Oreko, kaj kiu
posedis magian muelilon. La magia muelilo estis kreajxo de iu ne
plu memorita prapatro de Oreko- la-muelisto, prapatro kiu estis,
versxajne, fama sorcxisto de antaux ecx pli multaj jarcentoj,
kiam la mondo estis ecx pli juna, kiam la drakoj de Euxropo estis
ecx pli multaj, kaj kiam la aziaj gigantoj estis ecx pli grandaj.
La muelilo estis magia dumaniere. Unue, gxi estis eterne fiksita, ne detrueble kaj ne moveble, en la familia muelejo, kaj tie gxi sxirmis sian mastron la mueliston kontraux cxiu vundo. Sed plue (kaj plej utile), la magia muelilo produktis kvanton da faruno precize duoblan de la kvanto da tritiko kiun oni enversxis. Se kamparano alportis kvar funtojn da tritiko muelenda, la muelilo produktis ok funtojn da faruno. Kompreneble Oreko- la-muelisto neniam malkasxis tiun fakton al tia kamparano, cxar tia cxi avarulo sendube dezirus la ekstran farunon. Oreko- la-muelisto simple kasxis la ekstrajn sakojn da faruno, redonis al la kamparano kvar funtojn da faruno, ricevis sian moneton, kaj nenion diris. Pro tio, ke la magia muelilo produktis ekstran farunon, tamen, Oreko- la-muelisto povis mueli tritikon por la kamparanoj pli malmultekoste ol iu ajn alia muelisto, kaj la kamparanoj lauxte lauxdis lian malavaron.
La frato de Oreko- la-muelisto estis farun- vendisto en la cxefurbo. Li nomigxis Orekso. Cxiun semajnon li vojagxis al la muelejo por viziti sian fraton Orekon- la-mueliston kaj por ricevi farunon vendotan en la cxefurbo dum la sekva semajno. Orekso- la-farun- vendisto neniam malkasxis al siaj klientoj, ke la faruno kostis al li neniom, cxar tiaj cxi avaruloj sendube dezirus havi gxin senpage. Pro tio ke la faruno de la magia muelilo kostis ja neniom, tamen, Orekso- la-farun- vendisto povis gxin vendi pli malmultekoste ol aliaj farun- vendistoj, kaj la civitanoj de la cxefurbo alte taksis la malavaron de Orekso- la-farun- vendisto.
La du bonaj kaj cxiel respektataj civitanoj Oreko- la-muelisto kaj Orekso- la-farun- vendisto farigxis do cxiutage pli ricxaj, tute simile al bonaj kaj cxiel respektataj civitanoj en iu ajn erao kaj en iu ajn lando.
Post kelkaj jaroj ili konstruis novajn domojn kaj acxetis belegajn kalesxojn kaj cxevalojn. Ju pli ili ricxigxis, des pli komforte ili vivis. Sed ankaux ju pli komforte ili vivis, des pli da mono ili elspezis. Kaj ju pli da mono ili elspezis, des pli ili bezonis, tute simile al ricxuloj en aliaj landoj, kiuj bezonas pli da mono, kaj gxin bezonas pli urgxe, ol la malricxuloj. Fine, kvankam la muelilo muelis nokte kaj tage, gxi ne suficxe produktis por subteni la du fratojn en la nove konvena komforto.
Unu tagon al Oreko- la-muelisto venis ideo: Se el tritiko la muelilo muelas duoblan kvanton da faruno, kion produktus gxi muelante oron? Ege li ekscitigxis, kaj kun forte batanta koro li eltiris el sia monkasxejo brilan oran moneron de la speco uzata en tiuj fruaj tagoj. (Ili pezis po unu uncon kaj nomigxis "steleroj".) Timeme, timeme sed esperplene li metis la steleron en la muelilon. Bruegaj estis la krakoj dum la muelilo pistis la moneron. Sed post kelkaj sekundoj elsxutigxis ora pulvoro. Ekscitegite Oreko- la-muelisto pesis la pulvoron. Gxi pezis gxuste du uncojn! Kun lauxta gxojkrio li kuris al la kasxejo kaj elprenis cxiujn siajn (multajn) stelerojn, kaj li ilin sxutis manplenon post manpleno en la aparaton. Bruegaj denove estis la krakoj dum la muelilo pistis kaj pistis cxiujn stelerojn en oran pulvoron, gxis fine gxi produktis duoble la originalan pezon.
Post tiu eltrovo, la vivo de la du fratoj tute sxangxigxis. Oreko- la-muelisto ne plu havis intereson pri muelado de tritiko, kaj fermis la muelejon al siaj antauxaj klientoj. Sed li ne klarigis la aferon al sia frato, Orekso- la-farun- vendisto, cxar tiu avarulo sendube dezirus duonon de la oro. Kontrauxe, li simple acxetis farunon cxe aliaj muelejoj kaj gxin donis al sia frato, samkiel antauxe.
"Strange," pensis la aliaj muelistoj. "Strange, ke Oreko- la-muelisto venas al ni por acxeti farunon, kaj pagas nin per oro. Sed bone ankaux. Pli bone ol strange!" Kaj cxar ili taksis la aferon pli bona ol stranga, ili do avare gardis la oron kaj ne plu pripensis la strangecon de la fenomeno.
Cxiun tagon pasigis Oreko- la-muelisto muelante orajn monerojn en pulvoron, fandante la oran pulvoron, kaj muldante novajn orpecojn por nova muelado. Per tiom da oro, Oreko- la-muelisto kompreneble povis acxeti cxion kiun li deziris. Li dungis laboristojn por konstrui kastelojn, kaj acxetis vestajxojn el plej pura silko kaj verda veluro. La platoj de lia tablo estis de oro pura. De tempo al tempo ankaux la najbaroj de Oreko- la-muelisto scivolemis pri la fonto de la nova ricxeco, sed ankaux al ili Oreko- la-muelisto donacis iom da oro, kaj, felicxegaj pri sia nova oro, ankaux ili gxentile sin detenis de plua demandado pri la afero. "Pli bone ol strange!" ili pensis. Oreko- la-muelisto vivis do en cxiam pli komforta stato kaj lia frato, Orekso- la-farun- vendisto, nur iomete malpli.
Oni ne imagu, ke li ne laboris! Kontrauxe, li laboregis ecx! Cxiun tagon li devis mueli la orpecojn en pulvoron, fandi la oran pulvoron, kaj muldi novajn orpecojn. Sed dum li sxvitis por duobligi kaj reduobligi sian oron, li pripensis multajn kuragxigajn devizojn:
Per oro al la gloro!
Adoro al oro, floro en koro!
Laboro por oro, doloro por gloro!
Oro en la koro faros min nur kreditoro!
Nu, dum Oreko- la-muelisto vivis en cxiam pli komforta stato, kompreneble la gxenerala prospero de nia Esperantujo cxiam malaltigxis. Oreko- la-muelisto dungis la plej bonajn laboristojn je salajroj tiel altaj, ke ecx la regxo ne povis konkurenci. Li acxetis belajn objektojn kaj la plej bonan mangxajxon. Plej bonajn sxafojn li acxetis je pli alta prezo ol iu alia, kaj la gxenerala prezo de sxafajxo tiom altigxis, ke preskaux neniu povis plu gxin mangxi. Ecx faruno, antauxe malmultekosta pro la "malavaraj" kaj "sindonaj" prezoj de Orekso- la-farun- vendisto, multekostigxis gxis tia grado, ke ordinaraj civitanoj ne havis rimedojn por acxeti ecx panon, kaj devis sendi la infanojn por sercxi pecetojn de arbosxeloj. Sed ju pli altigxis la prezoj, des pli da oro la muelisto felicxe elspezis, cxar cxiutage la magia muelilo dauxre muelis orpecojn en orpulvoron, orpulvoron el orpecoj, orpecojn en orpulvoron, orpulvoron el orpecoj.
La regxo de nia Esperantujo en tiuj tagoj estis la fama kaj brava Rimo II, "La Senvalora", kaj ankaux li suferis pro la altaj prezoj. La oraj trezoroj kolektitaj de liaj prapatroj dum longe forgesitaj militoj, la donacoj de longe mortaj regitoj, cxio rapide elfluis el la regxa kaso nur por hejti la kastelon! Kio povus esti la kauxzo de la netolereble altaj prezoj de cxio?
Ankoraux la magia muelilo mueladis oron, kaj ankoraux la prezoj altigxadis. Neniu, krom Oreko- la-muelisto kaj lia frato Orekso- la-farun- vendisto kaj iuj scivolemaj najbaroj de Oreko- la-muelisto, posedis suficxe da oro por acxeti ion ajn, cxar cxiu vendisto deziris vendi nur al la muelisto por ricevi kiel eble la plej altan prezon. Tiel teruraj farigxis la stato de la Esperantoj en tiu epoko, ke forta viro bonvole laboregis duonan tagon kontraux nur peceto da pano. Sed oni povis acxeti tian peceton nur per dek uncoj da oro. Tamen ankoraux Oreko- la-muelisto avare muelis oron. Finfine oro estis tiel multa, tiel kvanta, tiel amasa, ke la tuta lando sxajnis esti plena nur de oro. Krom Oreko- la-muelisto, neniu plu havis oravaron, kaj cxiu deziris nur la malnovajn tagojn kiam honesta laboro gajnis honestan salajron, sen gloro kaj sen oro. La laboristaj proverboj de la epoko spegulas sian malentuziasmon pri oro:
Per oro al ploro!
Amoro al oro, hororo en koro!
Laboro sen oro, gloro sen angoro!
Oro en la koro igos vin nur debitoro!
La regxo Rimo II, "La Senvalora", konsultinte cxiujn kaj cxiajn sagxulojn de la kortumo, eksciis nur, ke la sagxuloj postulas pli altan salajron. Konsultinte cxiujn kaj cxiajn fakulojn pri ekonomio en la regxa universitato, li eksciis nur, ke la akademianoj postulas pli malavarajn esplor-stipendiojn. Konsultinte siajn spionojn, li eksciis nur, ke ili ricevas pli da oro de Oreko- la-muelisto ol de la regxo mem. Li pensis kaj pensadis. Fine la regxo Rimo II, "La Senvalora", ordonis la cxeeston de la du fratoj, Oreko- la-muelisto kaj Orekso- la-farun- vendisto. Kiam ili alvenis al la regxa kastelo (en oraj kalesxoj tirataj de blankaj cxevaloj), la regxo diris:
"Miaj spionoj raportis al mi pri via magia muelilo (antaux ol vi dungis ilin por esti viaj propraj spionoj). Kaj miaj sagxuloj memorigis al mi pri la kondicxoj de gxia magio (antaux ol vi dungis ilin por konsili vin). Kaj kiam mi vizitis la vilagxojn en mia kalesxo tirata de blankaj cxevaloj (antaux ol vi ilin acxetis de la regxa cxevalisto por tiri vian propran kalesxon), mi vidis la malfelicxon de la kamparanoj. Mi komprenas, ke via muelilo estas nedetruebla kaj nemovebla el via muelejo, kaj mi scias, ke vi, Oreko- la-muelistacxo, estas nevundebla pro la sama sorcxo. Sed via damnenda kaj avara plimultigo de oro kauxzadas la ruinigxon de nia ekonomio. Kion do vi proponas, ke mi faru?"
Oreko- la-muelisto defie respondis: "Regxeta mosteto," li diris, "la muelilo estas trezoro de mia familio, ricevita de prapatra sorcxisto forgesita, kaj nun cxar mi finfine komprenas, ke gxi kapablas mueli ne nur tritikon, mi povos cxiam esti la plej ricxa homo de la mondo. Mi estas ja nevundebla, kaj vi do povas nenion fari por kontrauxstari min." Kaj li sin turnis kaj formarsxis.
Sed lia frato, Orekso- la-farun- vendisto, sciis, ke nur la muelisto mem estas nevundebla, kaj pli dolcxe do li diris al la kolera regxo: "Regxega mosxtego, mi komprenetas, ke mia frateto eble iomete tro fieretas pri la muelileto, sed mi celos lin persvadeti."
"Ne etu al mi!" kriegis la regxo. "Vi faru pli ol tio!" (La regxo speciale kolerigxis ne nur pro la defio de Oreko- la-muelisto, sed ankaux cxar li jxus rimarkis, ke Orekso- la-farun- vendisto portas veluran jakon kiun portis la regxo mem gxis antaux du semajnoj, kiam li devis gxin vendi por acxeti pajlon por la regxaj blankaj cxevaloj, kiujn li devis vendi antaux du tagoj por acxeti panon por la regxa tablo.) "Vi perdos la kapon post nur tri tagoj se vi ne elpensos rimedon por haltigi tiun muelilacxon, ecx se mi devos vendi la regxan tablon por reacxeti la ekzekutan hakilon! Foriru, kaj bone pensu!"
Orekso- la-farun- vendisto pensis kaj pensadis. Eble la lando povus ne plu uzi oron kiel monon por acxetoj kaj vendoj. Sed kion oni uzu? Eble oni uzu argxenton anstataux oron. Ahx, sed lia frato Oreko la muelisto sendube simple muelus do argxenton, kaj la sama problemo okazus pri argxento post iom da tempo. Li pensis pri kupro, kaj pri bronzo, kaj pri salpecoj. Versxajne la muelilo povus duobligi ion ajn.
La trian tagon Orekso- la-farun- vendisto iris al la muelejo de sia frato. Li trapenetris grandegan amason da scivolemaj najbaroj kiuj atendis ekster la muelejo por ricevi oron por esti malscivolemaj kaj eniris, sed ne sukcesis konvinki sian fraton cxesigi la muelilon. Apud la muelilo estis nova tablo (kiun Oreko- la-muelisto acxetis de la regxa kastelo tiun saman matenon), kaj sur la tablo trovigxis poemo kiun verkis la filineto de Oreko- la-muelisto pri oraj rozoj en ora gxardeno. Subite bloveto da vento faligis la papereton en la muelilon. Tuj elvenis kelkcent peceroj da papero gxuste duoble la pezon de la originalo. Malfelicxe rigardante la pecerojn, Orekso- la-farun- vendisto subite naskis ideon: la muelilo efektive detruis la poemon. Jen la solvo. La muelilo povis duobligi oron kaj argxenton samkiel farunon, sed poezion gxi nur detruis duoblante la pezon de la papero.
Tujtuj Orekso- la-farun- vendisto rajdis al la regxa kastelo (antaux kiu li vidis sxildon kiu reklamis lueblajn cxambrojn). Tujtuj li rapidis al la granda salono (nun sen mebloj). Tujtuj Orekso- la-farun- vendisto klarigis la aferon al la regxo Rimo II, "La Senvalora". Kaj tujtuj la regxo disdonigis dekreton: De tiu momento la oficiala mono de Esperantujo farigxis poemoj. (Kompreneble ni ne plu uzas poemojn anstataux mono hodiaux. Posteulo de Oreko- la-muelisto farigxis presisto kaj inventis la komercan presilon. Li tuj komencis presi poemojn en multegaj ekzempleroj. Sed tio estas alia rakonto.)
En sekva jarcento, sekva regxo plenigis la muelilon per cxiom da oro en la lando (krom la oro de la regxa kaso, kompreneble) kaj kovris gxin per koto kaj betono, kreante grandan monton kiu nomigxis Hontomonto. Nia kara Esperantujo neniam plu suferis pro troeco da oro, kvankam ankoraux hodiaux ni emas produkti iom troan kvanton da poezio.
La nomoj de Oreko- la-muelisto kaj de lia frato Orekso- la-farun- vendisto restas ankoraux en nia lingvo, kaj ecx gxis hodiaux ni parolas pri komenco per la prefikso "ek-", cxar Or-eko-la-muelisto komencis la aferon de oro. Kaj ni parolas pri fino per la prefikso "eks-", cxar Or-ekso-la-farun- vendisto eksigis la valoron de oro en nia lando. Kaj la nomo de nia kara regxo Rimo II, "La Senvalora", restas ankaux en nia parolo, cxar per rimoj oni verkas poezion, kelkfoje senvaloran.
(La tuta rakontaro kun dek du rakontoj acxeteblas
sxoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)