En 1996 aperis mia libro, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaux multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)Pri gxi skribis recenzisto en Fonto: "Estas vere placxa libro, kiu efikas kiel originala fabellibro tipe esperantisma. Nepre devos baldaux aperi dua kaj tria eldonoj, cxar tian verkon ne eblas ne aprezi." Sed nun, cxi tie, speciale por gxuste vi, kara retpagx-vizitanto, trovigxas:
ntaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, logxis en nia Esperantujo mirinda profeto, kiu nomigxis Tekso.
Grandioza li estis, kapabla vidi cxiun venontan okazon klare kaj detale. Gxuste li antauxvidis la disfalon de Volapukujo. Gxuste li antauxvidis la uzon de cxapelitaj literoj. Gxuste li antauxvidis la naskon de la fama regxo Topiro II, la stulta. Klarege li vidis la estontecon, ecx nian propran epokon.
Jen unu el la profetajxoj de nia famega profeto Tekso. Li diris:
Post multaj jarcentoj, kiam la mondo ne plu estos juna (estos oldula, ecx), kaj kiam estos malaperintaj el Euxropo la drakoj kaj el Azio la gigantoj, logxos ie en nia verda kaj amata esperantujo geedza paro, simpatia sed ordinara.Tekso pauxzis dummomente por trinketi busxeton de verda teo. Sed tuj li dauxrigis:La nomo de la edzino estos Tero, kvankam sxi nomos sxin plej ofte Tenjo. Sxia edzo havos la nomon Tuto, kvankam cxiu lin nomos Tucxjo.
Tucxjo kaj Tenjo estos simplaj, honestaj, tute nerimarkindaj personoj, kiuj logxos en eteta apartamento de burokrata oficejujo kaj strebos esti bonaj civitanoj:
Ili nek fumos nek drinkos, nek mangxos viandon nek portos felajxon. Ili acxetos librojn ne deziratajn por subteni la movadon, kaj abonos revuojn poeziajn por subteni poetojn. De temp' al tempo ili sendos monon al Euxropo por rajtigi sin kredi homaranismon.
Simplaj, honestaj burgxoj estos do ili, idealaj civitanoj de nia cxiam verda Esperantujo.
Retsitejon kompreneble kreos ili, plena de belaj verdaj pagxoj:Denove pauxzis la antikva profeto Tekso kaj trinketis verdan tejon. Li tusetis, kaj dauxrigis:Ho mirinda estos la retsitejo de Tucxjo kaj Tenjo!
- kun kalendaro de diversaj arangxoj movadaj en foraj mondopartoj,
- kun pagxo de plej sxatataj eltirajxoj el La Proverbaro,
- kun pagxo por kongresaj manifestoj, deklaracioj kaj rezolucioj, kun tradukoj kvinlingvaj,
- kun pagxo por malklaraj fotoj pri famaj sed ne plu legataj verkistoj de pli fruaj epokoj,
- kun pagxo de lingvaj respondoj cele al eventuala vizito de komencanto scivolema (sen tradukoj kvinlingvaj),
- kun pagxo de kantoj en sona formato kiu teorie mirinde belsonus post simpla musklako se nur la klakemulo posedus la gxustan softvaron bedauxrinde malvaste konatan.
Mirinda ja estos la retsitejo de Tenjo kaj Tucxjo!!
- Pagxo aparte sxatenda al gebubacxoj (se inter ni estus tiaj) prezentos bildeton de la majstro. Simpla klako sur la majstra kavajxo rezultigos, ke la majstra kapo rapide volvigxos dum la majstra korpo gaje dancetos.
- Sur aparta pagxo aperos monpetoj ricevitaj de cxiuj mondopartoj cxar Tenjo estos delegito.
- Speciala pagxo prezentos cxiajn argumentojn por la uzo de x en komputado, kelkajn argumentojn por la uzo de cirkumflekso antaux aux post la koncerna litero, kaj firman aserton pri la fundamenta fundamenteco de la uzo de ho.
Entute la retsitejo de Tucxjo kaj Tenjo estos la plej eleganta, la plej enhavoplena, retsitejo kiun ili kapablos krei, kaj pri gxi ili ege fieros.
Mankos tamen vizitantoj al la sitejo. Tucxjo kaj Tenjo ofte kaj longe kaj malespere diskutos la problemon.Denove pauxzis nia granda profeto Tekso, kiu forvisxis larmon el sia okulo, antauxpensante pri nia epoko tiam ankoraux estonta. Sed li dauxrigis sian revelacion:Ili aldonos indeksolinion por retvermoj virtualaj kiuj preparos indeksojn, sed al la retsitejo ne venos vizitantoj.
Ili preparos reklamajn mesagxojn e-posxtajn kaj ilin vastege dissendos "e-kanone" sed al la retsitejo ne venos vizitantoj.
Ili enkasxos milfoje en po sep lingvoj la vortojn "mono" kaj "sekso" en la cxefa pagxo, sed al la retsitejo ne venos vizitantoj.
"Ho ve! Kion fari por allogi vizitantojn la nia verdega retsitejego?" malespere suspiros Tenjo.
"Ho ve ja!" respondos Tucxjo.
"Ho ve, ke la hodiauxa homaro interesigxas nur pri stultaj suprajxoj kaj ne pri nia retsitejo!" malespere suspiros Tucxjo.
"Ho ve ja!" respondos Tenjo.
"Eble ni bezonas maldecajn fotojn," proponos Tucxjo. Do ili aldonos maldecajn fotojn kiujn ili mem faros per nova altkosta aparato en sia propra litcxambro. Sed vizitos neniu.
"Eble ni bezonas manlibron por fari bombojn," proponos Tenjo. Do la faron de bomboj ili esploros (kompreneble per la reto), kaj tre detalan pagxon anarkiistan tradukos ili pri bombo kiu promesos la plenan detruon de la konata mondo per materialoj jam en cxies kuirejo. Sed vizitos neniu.
"Eble ni bezonas konstantajn trudegajn reklamacxojn," proponos Tucxjo. Do ili arangxos, ke super cxiu pagxo aperu malgranda fenestreto kun la vorto "acxetu" plus iu ajn substantivo (plus finajxo akuzativa, kompreneble). Sed vizitos neniu.
"Eble ni bezonas sultacxajn sxercacxojn," proponos Tenjo, "ekzemple pri volapukistacxoj kaj similacxaj."Kaj Tekso la profeto silentis, mediteme, kun larmoj ankoraux sur la vangoj."Cxu stultacxaj sxercacxoj pri volapukistacxoj kaj similacxaj?! Jes, do, jes jen ja!" respondis Tucxjo entuziasme. "Jen la problemo solvigxos! Stultacxaj sxercacxoj pri volapukistacxoj kaj similacxaj! Mirinde! Stultacxaj sxercacxoj pri volapukistacxoj kaj similacxaj! Ho, jes!"
Kaj ili komencis aldoni stultacxajn sxercacxojn pri volapukistacxoj kaj similacxaj al la retsitejo. Kaj tradukoj de stultacxaj sxercacxoj pri volapukistacxoj kaj similacxaj ekaperos cxie en la reto. Kaj neniu dubos plu, ke per nia kara kaj verda kaj virtuala lingvo estos farigxinta la reto granda informo-sxoseo en la XXIa jarcento.
La nomoj de Tuto kaj Tero restas ankoraux en nia lingvo, ecx kvankam ili eble ankoraux ne aperis en la homa historio, cxar ilin antauxrivelis Tekso la profeto. Ankaux ties nomo restas. Gxuste pro tio ni nomas la reton la "Tut-Tera Teksajxo" kaj kelkaj ecx nomas nian landon TTTujo.
(La tuta rakontaro kun dek du rakontoj acxeteblas
sxoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)