Reiru al antauxa pagxo, cxefa pagxo.
Nekredeblas (al mi), ke povus ekzisti pli perfekta etoso por (eke aux plu) malkrokodiligxi ol tiu de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) (dum multaj jaroj en San Francisco, Usono). Tial mi por gxi propagandemas pli malpli konstante.

Sekvas stulta poemo klarigante, kio tie tiom mirinde okazas. Inspirigxu do!

La Verda Kometo
de "D. K. Zamenhom'"

Epopeo pri la Superheroo Zamenhom'
(aperis en la ELNA Literatura Suplemento #1, p. 1)

Zamenhom' kiel Verda Kometo
(kaj lia helpanto Kabeto)
krokodilojn superos
gxis fine aperos
steloj verdaj sen iu diskreto.

Per Zamenkopter' veturante,
per Zamensxnurego sxnurante,
per Zamenpafil',
kaj en Zamenmobil'
ili cxasas la bestojn spurante.

Ignorante eksterajn konsilojn,
uzante la fortajn pupilojn
de Zamenokuloj,
en cxiuj anguloj
ili sercxas la fikrokodilojn.

Sed kontraux la homo el fero
(kaj lia elkupra partnero)
kontrauxstaras la fortoj
de miloj da vortoj
kaj la sanfranciska vetero.

Tra l'nokta nebul' ili strebas,
dum stel' en cxiel' verde sxvebas
dum kelkaj studentoj
per fortaj akcxentoj*
amebas, kaj plebas, kaj bebas.

Per Zamenkopter' veturante,
per Zamensxnurego sxnurante,
per Zamenpafil'
kaj en Zamenmobil'
ili cxasas la bestojn spurante.

Kaj kiom obstinas la baroj,
kiom havas varbit' da centjaroj,
tiom Verda Kometo
(kaj Fida Kabeto)
batalos cxe cxiaj eraroj!

"Ni spite de cxiu doloro,
de pedagogia esploro,
de manka rigor',
de cxia ignor',
ja atingos la finon en gloro!"

Tion cxi fide, verde, dirante
strebadas, dum sin martirante,
Zamenhom' (kaj Kabeto)
je cxiu ripeto
krokodilojn el akvo tirante.

Per Zamenkopter' veturante,
per Zamensxnurego sxnurante,
per Zamenpafil'
kaj en Zamenmobil'
ili cxasas la bestojn spurante.

Kiom multaj versxajne la bestoj!
Kiom nesupereblaj la nestoj!
(Lau cxies atesto
krokodila molesto
pli similas al pestoj ol festoj.)

Ili el Zamensxipoj glitantaj
kaj de Zamenflugiloj glisantaj
l'homaron verdigos
kaj cxiun restigos
sub brustaj verdsteloj glimantaj.

Zamenhom' kiel Verda Kometo
(kaj lia helpanto Kabeto)
krokodilojn superos
gxis fine aperos
steloj verdaj sen iu diskreto.

* - En la netajxo trovigxas la verso "sen
iaj talentoj", sed mi sxangxis gxin por ne esti
malica. Mi estas neniam malica. [Auxtora noto]