Reiro
Unikodo
Plej laste sxangxita: 061129

Kantoj por Zamenhofaj Bankedoj
(Zambanaj Kantoj)

Enhavo:

  1. Ho, Zamenhof Vi Foras Nun! (Melodio: Little Town of Bethlehem)
  2. Portu Lumon, Ho Ludovikego! (Melodio: Un Flambeau Jeanette Isabella)
  3. Universala Kongreso (Melodio: Adeste Fideles)
  4. Ho Zamenhof! (Melodio: O Tannenbaum!)
  5. Felicxegan Naskigxtagon (Melodio: Jingle Bells)

Samaj kantoj kun muziko(!) 


Enkonduko: Via Problemo k Ties Solvo

La Problemo: La Solvo:

Reiru al la komenco de la pagxo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Ho, Zamenhof Vi Foras Nun!
(melodio: Little Town of Bethlehem/Ho, Eta Urbo Betlehem)

1. Ho Zamenhof vi foras nun,
Ripozas en trankvil'
En paco de senzorga dorm'
Sub milda stela bril'.

Keklfoje ni scivolas
Cxu bone fartas vi?
Cxu ecx angxel' parolas
Kaj skribas en l'L.I.?

2. Cxe vi en la cxieloj
Cxu nun trovgigxas PIV?
Cxu kantas la angxeloj
Pri -ig kaj -igx kaj -iv?

Cxu laux la Eternulo
(korekta cxiam li)
La landon tie nomu ni
Cxjeluj' aux Cxieli'?

Reiru al la komenco de la pagxo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Portu Lumon, Ho Ludovikego!
(melodio: Un Flambeau Jeanette Isabella/Portu Torcxon Jxanet Isabela)

1. Portu lumon, ho Ludovikego!
Portu lumon al nia homar'!
Ho heroo de Bi-alistoko,
Ho-o majstreg' de forta voko!
Ho! Ho! Kiel la lingvo belas!
Ho! Ho! Kiel ni amas gxin!

2. Sekvu nin, ho vi esperantistoj!
Venku kun ni, ho esperantar'!
Cxu ekstere la mond' krokodilas
Dum esperante ni tril-trilas?
Jen pre-tigxas la mond' por venko!
Jen pre-tigxas la mond' por ni!

3. Venkos ni kontraux obstinaj baroj,
Venkos ni kontraux regxo kaj car',
Venkos ni super cxiaj obstakloj,
Se helpos nin cent mil mirakloj!
Ho! Ho! Kiel la lingvo belas!
Ho! Ho! Kiel ni amas gxin!

Reiru al la komenco de la pagxo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Universala Kongreso
(melodio: Adeste Fideles/Venu Fidelaj)

1. Venu, fidelaj! Venu al l'Kongreso!
Venu, ho venu, en harmoni'!
Kun la vortaro
Flugu trans la maro!
Vizitu Jokohamon, (3-foje)
En Ja-a-pani'!

2. Auxskultu diskutojn, kantojn k balbutojn!
Librojn acxetu kun poezi'!
Skribu posxtkarte,
Himnon kantu parte.
Vizitu Jokohamon, (3-foje)
En Ja-a-pani'!

3. Ekskursojn, prelegojn, komitatkunvenojn,
distrajn programojn cxeestu kun ni!
Gaje bankedu!
Ne dubulojn kredu!
Vizitu Jokohamon, (3-foje)
En Ja-a-pani'!

Reiru al la komenco de la pagxo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Ho Zamenhof!
(melodio: O Tannenbaum!/ Ho Abio)

1. Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Hodiaux vi naskigxis.
Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Hodiaux vi naskigxis.
Vin kiel majstron sekvas ni
Kaj verdajn pensojn pensas ni.
Ho Zamenhof de nia kor'
vi certe estas regxo!

2. Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Ni amas Esperanton!
Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Ni amas Esperanton!

Ne nur paroli gxuas ni,
Legadon amas ankaux ni.
Ni skribas kaj auxskultas ja
Kaj krokodilas ankaux.

3. Vin, verdan lingvon, amas mi,
(Sed ne akuzativon).
Vin, verdan lingvon, amas mi,
(Sed ne akuzativon).

Nur kiam mankas vort' al mi
Entuziasmas mi malpli.
Sed amas mi, vin amas mi,
Se cxio fluas glate!

4. Atendas, atend-ad-as ni
La Verdan Venkon Finan!
Atendas, atend-ad-as ni
La Verdan Venkon Finan!

Malnovaj zorgoj for de ni!
La vintro pasos; restos ni,
Fortegaj ni, verdegaj ni,
Simile al abioj.

Reiru al la komenco de la pagxo, al la Esperantisma Ludejo.


Majstra Kapeto

Felicxegan Naskigxtagon
(melodio: Jingle Bells/Tintilaro)

1. Sidante sur la segx',
Malantaux vortareg'
Longege sercxis ni,
Kaj sole kaj en greg'
Esprimon gxustan por
Saluti tauxge vin
Dum naskigxtage tostas ni
Per rimoj kaj per vin'!
(2-foje:)
Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir'!
Felicxegan Naskigxtagon:
Jen nia dezir-o!
2. Ni sercxis tra la nokt'
Konfesu ni sen blag,
Sed mankas simpla vort'
Por via naskigxtag.
Nur eblas kunmetajx',
Nur kvarsilaba vort',
Nur "Felicxegan Naskigxtagon"
Jen kruela sort'!
(2-foje:)
Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir'!
Felicxegan Naskigxtagon:
Jen nia dezir-o!

Reiru al la komenco de la pagxo, al la Esperantisma Ludejo.